Indjana Kuriero

Ekde 2002 malfermante vojojn al Nova Mondo

Grupo Cooperativo de las Indias

Manuel Ortega

Manuel Ortega 110 ~ 18a de Aprilo de 2015 ~ 1

Ĉu kapti aŭ ĉirkaŭi teritorion?

homshtonojHieraŭ mi komencis refreŝigi miajn konojn pri Go-ludo. Malbonŝance en la lastaj monatoj ne estis facile trovi tempon por okupiĝi pri tiu ĉi ĝuo- kaj instruplena ludo. Feliĉe kaj dank’ al sindediĉa laboro de David ni disponas je abunda kaj altkvalita kolekto da materialoj. Por tiu ĉi refreŝigo mi ĉefe legas la bazan kurson de Diego Albuja kaj «Invito al Go-ludo» de Minosuke EMORI.

La legado de la kurso de Diego Albuja estas tre ĝuiga. Ĝi ne nur klare prezentas bazajn regulojn por goludi sed plie prezentas ilin akompane de tre validaj kaj sekvindaj konsiloj. Mi dirus ke tiuj ĉi konsiloj kaj pensigaj prezentoj estas ne nur validaj por eniri en la mondon de la goludado sed ankaŭ utilaj por la vivo. «Sinmortigo estas malbona por la sano» kaj «malfacilas vivi sub ŝtormo» estas nur du el la konsiloj pri kiuj mi parolas kaj kiuj klare montras kion mi celas.

«Invito al Go-ludo» estas pli simpla prezento de la reguloj. Sed unu malsamo en tiu dua kurso kaptis mian atenton kaj pensigis min pri fakto kiu estas kutima dubo kaj eraro de komencantoj. La kurso de Albuja unue instruis min pri liberecoj kaj pri kiel kapti ŝtonojn. Male en «Invito al Go-ludo» antaŭ paroli pri kaptado de ŝtonoj oni instruas pri tio kion teritorio signifas kaj kiel ĉirkaŭi kaj gajni por si teritorion. Jen kiel ni alvenas al la demando kio estas pli grava: kapti ŝtonojn aŭ ĉirkaŭi teritorion. Ja la respondo al tiu ĉi demando estas simpla se ni scias ke fine venkas tiu kiu posedas pli da teritorio.

Tio ĉi ŝajnas evidenta sed dum partioj multaj ludantoj estas perfiditaj de la soifo je kaptado kaj perdas pli ampleksan rigardon pri la teritorio kiu longperspektive estas kio plej gravas. Tial fine mi kredas ke estas multe pli trafe sekvi la ekzemplon de «Invito al Go-ludo» kaj en kursoj pri go-ludo komence, unue kaj antaŭ ĉio paroli pri la signifo de la teritorio kaj kiel ĉirkaŭi ĝin.

Natalia Fernández

Natalia Fernández 10 ~ 21a de Marto de 2015 ~ 1

Kiel krei komunuman biciklokundividan servon

BicingEn la 60-aj jaroj en Nederlando, grupo da personoj kreis sistemon kiu permesis al ili uzi biciklojn libere kaj senpage. Ili lasis neŝlositajn biciklojn ĉirkaŭ la tuta urbo por ke iu ajn povu preni kaj parki ĝin aliloke. La aparta karakterizaĵo de tiuj  bicikloj estis ilia blanka koloro. Baldaŭ ili renkontiĝis kun du problemoj. La unua estis la polico, kiu havis la ordonon forpreni ĉiujn neŝlositajn biciklojn, kiuj estis en la urbo. La dua problemo estis la ofta ŝtelo de la bicikloj. Tiuj ĉi du problemoj kaŭzis la finon de la eksperimento.

Mapa posición de bicicletasInspiritaj de tiu ĉi eksperimento, en Bratislavo, uzantoj de bicikloj decidis lanĉi la projekton WhiteBikes. Sistemo kiu permesas kundividi biciklaron. Por tio ili uzis la strukturojn de la urbo – parkejoj por bicikloj- kaj kreis administran sistemon per SMS-mesaĝoj kaj Google Maps. Post sendi petmesaĝon por uzi biciklon, vi ricevis informon pri la loko kie vi povas preni la biciklon kaj la kodo por malfermi la seruron. Kiam vi finis, vi sendis la novan kodon kaj la lokon kie vi parkis la biciklon. Post tri monatoj tiu ĉi rudimenta sistemo estis uzata de 30 uzantoj ĉiutage.

Alveninte al tiu ĉi punkto, ili decidis krei retejan sistemon, Open Source Bike Share, kiu enhavas geo-lokalizadon, gvidoitinerojn ĝis la lokoj kie estas la bicikloj kaj aplikaĵon por poŝtelefonoj.

BratislavaLa logiko de servo provizita de komunumo montriĝas la ŝlosilo de la sukceso de la projekto. Iliaj uzantoj partoprenas en la teknika bontenado de la bicikloj, en la kreado de la reteja platformo, en la ĉiutaga administrado de la projekto. Al la servo oni aliras per invito de du membroj kiuj responsiĝas pri la nova uzanto. Ili rolas kiel gvidistoj kaj helpantoj dum la komenco, tiel ke por ili kaj ankaŭ por la komencuzanto la nova aliĝo estas serioza afero. Ĝis hodiaŭ ili raportis nur unu ŝtelon. En sia retejo ili afiŝas la tutan evoluon de la projekto, kaj la programaro estas disponebla por elŝuto kaj instalo. Surbaze de ilia sperto iu ajn povas realigi ĝin en sia urbo.

WhiteBike estas ekzemplo de projekto naskiĝinta el grupo kiu kundividas intereson kaj ŝaton por la bicikloj. Per tre simpla propono ili pruvis ke sen perado eblas krei kundividan kaj efikan sistemon de transporto. La ŝlosiloj: sindevigo, kunlaborado kaj libera programaro.

Manuel Ortega

Manuel Ortega 110 ~ 6a de Marto de 2015 ~ 0

Batalo kontraŭ la recentralizado: Unu granda defio kaj unu bona okazo

tim_semantic_webLa nova revo de Tim Berners-Lee ne estas nova. Ni povas trovi la unuajn spurojn de tiu revo en la provoj semantike evoluigi la Reton jam en 2001. La unuaj paŝoj de la «reto el datumoj» okazis tiam kaj kelkaj pliaj paŝoj estis faritaj dank’ al la enkonduko de HTML5 en 2014. Sed daŭre nun ni povas citi la vortojn de Tim Berners Lee en 2006 por prezenti la fakton ke ĝis nun oni ne faris konsiderindajn progresojn en la direkto al Semantika Reto aŭ «Reto el datumoj».

Tiu ĉi simpla ideo…plu estas amplekse ne plenumita

Kial? Kio okazis en la lastaj jaroj kaj kial tiu ĉi simpla ideo ne trovis ampleksan akcepton en la Interreto? En la lastaj jaroj la Interreto suferis «zombian atakon». Por bildigi tion ĉi ni imagu Tim kaj la grupetojn defendantajn semantikan reton kiel la supervivintojn de tiu «zombia atako» kiuj dum la lastaj longaj jaroj, pli ol dek, vagadis tra la reto sed neniu aŭskultis ilin.

walledgardensKial? Ĉar centralizitaj servoj interesiĝas nek pri la interŝanĝo de datumoj nek pri pli malferma reto kie datumoj estu facile kaj libere interŝanĝeblaj. Male ili brakumos siajn datumbazojn kaj neniel interŝanĝos ilin kun aliaj retejoj aŭ aplikaĵoj kaj eĉ singarde pruntedonos ilin al origina posedanto aŭ kreinto de tiuj datumoj. Granparte ilia negocmodelo dependas de tio kaj post la malsukceso de OpenSocial ni povas konstati ke eĉ malgrandaj centralizitaj retejoj rifuzas kunlabori kaj interŝanĝi datumojn.

Tiu ĉi fenomeno estas facile komprenebla per la distingo inter retaj topologioj kaj la sociaj naturoj kiuj fontas el malsamaj retaj topologioj. Resume ni vidas ke centralizitaj kaj malcentralizitaj retoj kaj servoj inklinas al malabundo kaj kandidatiĝas kiel alternativoj al la Interreto. Male distribuitaj retoj inklinas al abundo kaj la rezulto estas oceano el interkonektitaj insuloj.

La danĝeroj de tiuj centralizitaj servoj estas ja vaste konataj kaj dum lastaj jaroj ili montriĝis ne venkeblaj. Ĉu ili estas venkeblaj nun? Ĉu la revo de Tim Berners Lee estas atingebla nun? Respondi jese al tiuj ĉi demandoj estus iom ne respondece kaj tro anticipi sed kion ni povas respondi kun certeco estas ke ĉiufoje pli stariĝas alternativaj mondoj surbaze de du potencaj ideoj: aŭtonomio kaj suvereneco.

En tiu ĉi nova etapo de nia batalo kontraŭ la recentralizado ni alfrontos unu grandan defion, kunfunkcipovo, kaj ĝuos la okazon malfermi porton al diverseco kaj novigado.

Kunfunkcipovo: La defio de la interŝanĝo de datumoj

Datumoj estas unu el ŝlosilaj faktoroj por kunfunkcipovo kaj se temas pri ilia interŝanĝo nia ĉefa problemo estas la manko de komuna lingvo.

La tradukproblemo

babelturoProgramistoj reprezentas la samajn aŭ similajn datumojn en siaj aplikaĵoj diversmaniere. En la programada mondo tio ĉi nomiĝas reprezento- aŭ datummodeloj.

Ekzemple, la detaloj de uzantkonto estas konservataj per modelo sub la nomo Uzanto ĉe aplikaĵo A kaj aplikaĵo B povas konservi tiujn detalojn sub la modelo Aĉetanto. Plie la detaloj aŭ kampoj konsistigantaj la menciitajn modelojn povas ne nomiĝi same kaj ne ĉiuj troviĝi en ambaŭ modeloj. La antaŭnomo de la uzanto povas esti atingebla ĉe la unua modelo per la kampo nomo kaj ĉe dua modelo per la kampo AntaŭNomo. Por ni estas facile identigi kiu kampo ekvivalentas al kiu sed por maŝinoj, aplikaĵoj kaj sistemoj, tiuj du kampoj estas tute malsamaj ili ne sukcesos bone prilabori tiujn datumojn. Tiu ĉi estas la tradukproblemo.

Ekzistas diversaj strategioj por venki tiun ĉi problemon. Ĉiu el ili prezentas diversajn karakterizaĵojn, avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Sed du postuloj helpos nin klare decidi por unu el tiuj strategioj. Tiuj ĉi du postuloj estas tuja realtempa interŝanĝo de datumoj kaj ne dependi de centra tradukanta nodo.

Nu, tio kion ni bezonas estas la kreo de komuna lingvo por niaj aplikaĵoj kaj retejoj por la interŝanĝo de datumoj. Alivorte, la fasonado de komunaj datummodeloj. Jen kiel ni revenas al la revo de Tim Berners-Lee kaj al la interligitaj datumoj.

Interligitaj datumoj estas certe potenca bazo por la kreo de nia bezonata komuna lingvo. Plie ekzistas pluraj projektoj kiuj jam laboras en tiu ĉi direkto kiaj «Open Vocab». Ĉu alvenis la momento antaŭenpuĝi ilian disvolviĝon? Nepre jes!

krudaj datumoj: Pordo al diverseco kaj novigado

miksadoLa difino de datummodeloj por ĝia interŝanĝo estas grava ŝanco por disponigi strukturitajn sed kiel plej krudajn datumojn por ke iu ajn persono, grupo aŭ komunumo povu miksi ilin kaj ellabori novajn surbaze de la origine akiritaj. Ĝenerale temas pri la ebleco rankonti la datumojn el plej diversaj vidpunktoj kaj fari per ili plej diversajn kolaĝojn.

Kolaĝoj kaj miksado estas fundamentaj por novigado. Juan Urrutia kaj David de Ugarte jam antaŭ longe prezentis tiun ĉi fakton en video pri la taŭgeco de la intelekta proprieto en la nuna socio. Hodiaŭ krei estas miksi kaj klara ekzemplo el tio estas la artindustrio kie kreado pli kaj pli sinonimas al postproduktado.

Esti konscia pri tiu ĉi fakto helpos nin ne preterlasi la okazon por difini prilaboreblajn datummodelojn kiuj provizu krudajn datumojn al kiel eble multe da personoj kaj komunumoj.

Konkludoj

En la batalo kontraŭ la recentralizado de la Interreto ni alfrontas grandan defion: Semantika kunfunkcipovo aŭ alivorte la interŝanĝo de datumoj inter aplikaĵoj kaj retejoj. Bonŝance ni jam kalkulas je valoraj iloj kiaj la interligitaj datumoj kaj projektoj kiuj jam laboras en tiu ĉi direkto. Ni ne preterpasu la okazon malfermi pordon al diverseco kaj novigado. Krudajn datumojn tuj!

Mayra Rodríguez Singh

Mayra Rodríguez Singh 2 ~ 3a de Marto de 2015 ~ 0

La sintezaj lingvoj kiel komunumaj iloj

esperantoKiam ni aŭskultas lingvon, unue ni inklinas loki ĝin sur teritorion por poste asocii tiun lokon al apartaj kulturo kaj valoroj, en kiujn prevente ni inkluzivigas la personon kiu uzas ĝin. Ja tio ĉi funkcias kiel maniero asigni unu unuan kuntekston al tiu kiu parolas la Anglan, Hispanan, aŭ Varaon.

La sintezaj lingvoj estas malsamaj, ili ne estas asociitaj al teritorio aŭ kulturo aŭ al apartaj valoroj. Tiu pleje disvastigita, Esperanto, ne havas rimarkindan nombron da denaskaj parolantoj, homoj kiuj posedas aparte bonan regon de la lingvo ĉar ili lernis ĝin en la unuaj infanjaroj kaj studis per ĝi. Ĝi havas preskaŭ ekskluzive uzantojn. Kaj la kialo por tio estas serĉenda en ties sinteza karaktero. Ĝi ankaŭ ne estas la lingvo de apartaj valoroj kaj ideologio, kvankam ekzistas esperantistaj ideologioj kaj ideologioj kiuj inkluzivas Esperanton en sia rigardo al la estonteco. Kaj estis tiel ekde ĝia naskiĝo…

Kiam Esperanto ne volis esti por ĉiuj

bialystokZamenhof kreskis ĉirkaŭita de multaj lingvoj en sia naskiĝurbo Bjalistoko, kiu tiuepoke, en 1859, apartenis al Rusio kaj havis loĝantaron plimulte judan kaj polan. Same kiel liaj patro kaj avo, ambaŭ lingvoinstruistoj, li suferis ekskludon kaj marĝenon fare de la polaj judoj. Akcepto ne venis de la ortodoksaj rusoj kaj katolikaj poloj kaj la germanaj judaj najbaroj distingis ilin pro la uzo de la jida lingvo, kiun ili malakceptis kiel provincan kaj rustikan lingvon, malbela restaĵo el mezepoka pasinteco de ekskludo. Ankaŭ ili ne traktis Zamenhofojn kiel egalulojn.

Pridiskuti la gravecon de la lingvo en la juda socia afero estiĝis ĉe li eble pro influo de lia avo Fabian Wolfowicz Zamenhof tradukisto kaj lingvoinstruisto, influita de la juda klerismo Haskala, juda kultura movado kiu strebis al integriĝo en la modernan socion, malakceptante grandan parton de la tradicia identeco -inter ili la jida lingvo kaj multfoje la religio – kiel balaston. Moses Mendelssohn, eble la plej fama reprezentanto de la movado, asertis ke por eniri la modernan socion kaj precipe en la kulturajn referencrondojn en tiuepoka Mezeŭropo estis necese fari la salton al la «vera» germana lingvo.

Esperanto kiel lingvo de renovigita juda popolo

mendelssonZamenhof, naskiĝinta en medio kie lingvo, akĉentoj kaj nuancoj estigis tujan asociiĝon al klaso, religio kaj nacieco, komprenis perfekte ke neniu nacia lingvo estis uzebla kiel neŭtrala lingvo sen estigi malavantaĝojn por tiuj kiuj ne posedus tiun lingvon kiel denaskan lingvon. Se referenco de la integriĝo estas nacia lingvo, estas klare estos kiuj integrigos -ekde supera pozicio- kaj kiuj estos integrigitaj kaj sekve ricevos subulan pozicion. Hodiaŭ tiu ĉi daŭre estas la esenco de la lingva afero.

Malsame ol tio kion rakontas la mito, Esperanto ne estas la naiva kaj idealisma respondo de pacifisto kiu pensis ke oni evitus eŭropajn militojn per plibona interpersona komunikado. Zamenhof ne pensis ke la lingvo estus la ĉefa problemo, la origino de la konfliktoj. Lia kunteksto kaj proponoj estis multe pli kompleksaj.

galitziaKiam Zamenhof komencas prilabori Esperanton, la Haskalá estas parto de la pasinteco. La novaj regantaj tendencoj en la juda Mezeŭropo estas la «bundismo» kaj la cionismo. La bundismo estis parto de la socialdemokrata movado kiu postulis «kulturan aŭtonomion» por la litovaj kaj polaj judoj. Malakceptante la religion, ili bazis la judan identecon sur la jida lingvo kaj volis altigi ĝian valoron kaj instrui ĝin en la lernejoj. Ili estis aparte fortaj en la Galicia regiono, kie la kamparanoj estis plejmulte judaj kaj en la judaj laboristaj kvartaloj de la grandaj urboj. La cionismo pensis ke ne estus «solvo al la juda problemo» sen migrado kaj konstruo de nacieco sur teritorio… kaj adopto kaj nov-antikva lingvo: la hebrea lingvo. Trans ambaŭ movadoj estis la religia afero: Ĉu ne estis la religio, la historia bazo de la juda identeco?

Zamenhof HomaranismoLa propono de Zamenhof estos adopti universale akcepteblan komunan etikon, la «hilelismo» kiu poste renomiĝos «homaranismo», bazita sur la «orregulo», ke ĉiu ajn povu preni ĝin kiel sian kaj ke ĝi servu kiel bazo por «neŭtrala identeco».

Zamenhof pensas ke, unuafaze, tiu ĉi movado servos por solvi la problemojn de la juda popolo. Sed, longperspektive, tial ke tiu ĉi nova popolo estos starigita sur neŭtralaj bazoj -neŭtrale homa religio, neŭtrala lingvo, ktp.- iom post iom ĝi malfermiĝos kaj akceptos personojn el iu ajn origino. (…) Hilelismo daŭre estas cionisma. Ĝi malakceptas la cionismon de Theodor Herzl, kiu, laŭ ĝi, kredigas la judojn ke nur en Palestino ili estos feliĉaj. Ĝi proklamas ke la hilelistoj ĉiam amos Palestinon, sed negas ke la solvo al la juda problemo submetiĝas al ĝi. Anstataŭe «(…) estonta hilelisma kongreso serĉos setlejon kie disvolvi sian propran nacian kulturon».

Se ĉiu nacia kulturo postulas nacian lingvon. (…) Tio donas al hilelismo la celon krei por la judoj propran lingvon, ne baziĝantan sur simpligo de la hebrea lingvo, sed sur la aro da lingvoj kiujn ili jam vere parolis, neŭtrala lingvo.(*)

Tiel naskiĝis Esperanto, kiel neŭtrala lingvo por popolo -la juda- kiu, pro manko de ŝtato kaj teritorio, estis nepre neŭtrala ene de la «koncerto de eŭropaj nacioj».

Esperanto kiel lingvo de hilelisma intenca komunumo

zamenhof invitado por los esperantistasSed tial ke la mezeŭropaj judoj ne brakumis amase hilelismon, Zamenhof baldaŭ transformas Esperanton en lingvon de intenca komunumo, la hilelisma komunumo, fasonita por la judoj kiuj volas plu esti judoj kaj samtempe brakumi la liberpensadon de la juda klerismo Haskala.

Zamenhof intencos ĝis la lasta momento starigi la bazon de tiu «neŭtrala komunumo» de liberpensaj judoj de malsamaj originoj vokitaj kunigi homojn ĝis fariĝi neŭtrala popolo. Li eĉ esploris la eblecon aĉeti terenon en Svislando por starigi la unuan setlejon. Li ja tute ne imagis sin kiel la fondinton de lingva movado.

Lingvo internacia de la pacifismo kaj progresismo… franclingva

Zamenhof y MicheauxSed dume, Esperanto sekvis alian padon. Ne adoptis ĝin plejmulte judoj, sed ne judaj progresistoj kaj pacifistoj proksimaj al respublikaj ideoj. La vera centro de la unua Esperanto ne troviĝas en la etne konflikta kaj multlingva pola Galicio, sed en la homogena franca respubliko. Kaj fakte la plejmulto el la unuaj parolantoj estas franclingvaj, francoj kaj belgoj, sed ankaŭ aliaj el aliaj landoj kie la franca estis la ĉiutaga lingvo de la monhavaj kleraj klasoj.

La socia bazo de la vera movado ne volas aŭdi pri «homaranismo». Ĝi serĉas duan helpan lingvon por kontribui al la paco kaj al kio limiĝas ĝia «fina celo». Esperanto transiras de lingvo fasonita por komunuma projekto al lingvo de la respublika kaj pacifista universalismo.

Revolucia lingvo

Sed ne limiĝos al tiuj la vizaĝoj de Esperanto. De la franclingva pacifista kaj humanisma progresismo ĝi baldaŭ alvenos al liberecanaj medioj kaj de tie al revolucia sindikatismo, Dank’ al kio baldaŭ ĝi atingos la alian ekstremon de la mondo.

Esperanto estas nek ideologio nek kulturo

1905-universala kongreso de esperanto-eliro-el-la-kongresejoSpite kion defendas la eŭropaj naciismoj, la lingvo ne donas al ni perspektivon por rigardi la mondon, Tiu perspektivo formiĝas surbaze de kolektivaj spertoj kaj individuaj travivaĵoj.

La lingvo estas programaro kaj la geniaĵo de Zamenhof estis krei liberan programaron, uzeblan kaj kun malalta adoptokosto. Kaj same ol tekstoredaktilo servas al tre malsamaj homoj kaj organizaĵoj, Esperanto servis ekde sia naskiĝo al ampleksa gamo de interesoj kaj valoroj.

Kiam centoj da tiuepokaj universalismaj progresistoj adoptas la lingvon kiel sian, ili kreas ideologion ĉirkaŭ ĝi baziĝantan sur la ideo laŭ kiu helpa lingvo servos por la tutmonda paco. Naskiĝas tiam la «esperantismo», retoj el personoj dediĉitaj al diskonigado de la lingvo kreita de Zamenhof tra la tuta mondo. Tiuj retoj suferos terure pro sia kosmopolitismo: persekutado dum la supreniro de la eŭropaj totalismoj, izoleco kaj primokoj en la epoko de la nova hegemonio de la Angla….

revuo esperantoSed, spite ĉian malfacilaĵon, ili daŭrigos konstantan penon por pruvi la utilecon de la lingvo, estigante propran literaturon kaj nutrante la evoluon de la lingvo. La rezulto estas du grandaj ideologioj: la «finavenkismo», kiu batalas por «fina venko» de la lingvo -ties adopto kiel universala helpa lingvo- kaj, naskiĝinta pli malfrue, la raŭmismo, kiu asertas ke tiuj kiuj parolas ĝin kaj interrilatiĝas ĉiutage en Esperanto atingis la estiĝon de «gento», popolo en si mem kun aparta kaj propra kulturo.

Sed ni ne konfuzu nin. Sume, esperantismo kunigas malpli ol 1% el la du milionoj– da personoj kiuj parolas ĝin. Eĉ inter la 3000 denaskaj parolantoj kiun oni kalkulas ke ekzistas disigitaj tra la mondo, la elcento estas tre minoritata.

Tial esperantista kulturo -la kulturo de la personoj kies ĉefa socia agado fokusiĝas sur la diskonigado de la lingvo- ne estas ekvivalenta al nacia kulturo, sed al kulturo de iu ajn aktivisma komunumo aŭ grupo. Fakte, estas multaj la komunumaj kulturoj kiuj esprimiĝas en Esperanto ne estante «esperantismaj» kaj estas pli ol probable ke la estonteco de la uzo de Esperanto dependu pli de ili ol de la simple nur lingva aktivismo.

La malsamo inter esperantismo kaj la tuto de esperanto-parolantoj estas la malsamo inter enfokusiĝi sur la starigado de projektoj kaj teni konversaciojn «pri» la lingvo kaj starigi projektojn «en» tiu lingvo. La esperantismo ne estas la mondo kiu parolas Esperanton, ĝi estas plia komunumo, unu konversacio inter aliaj kiuj naskiĝas kaj disvolviĝas en Esperanto. Sed ja, tiu aparta konversacio, tradukis grandan parton el la programaro kiun mi uzas ĉiutage kaj grandajn literaturajn klasikaĵojn kaj ĝi produktis senfine multajn instrumaterialojn. Ĝi estas komunumo kies debatoj ne reprezentas la plimulton de la parolantoj sed kiu scias esti utila al la tuto de la parolantoj.

Plia ilo por lerni kune kun niaj samtavolanoj

TEDxEsperantoLa lingvoj estas iloj, programaro kaj la sintezaj lingvoj plie estas liberaj iloj, ligitaj al neniu «nacia kulturo» kaj sekve al neniu ŝtataj interesoj kiuj trudu povokuntekstojn en tiesn uzadon (kiel okazas rilate la Anglan, ekzemple).

La sintezaj lingvoj kiel Esperanto servas por labori samtavole kaj egalece, malpliigante la adoptokostojn (tre altaj se temas pri historiaj lingvoj, ĉiam kompleksaj kaj ne regulaj) kaj precipe sen trudi avantaĝojn favore al la «denaska parolanto». La «neŭtrala lingvo» estas baza programaro por kiu ajn komunumo kiu ne volas havi hierarkiojn surbaze de la gepatra lingvo estigante avantaĝojn al unuj super aliaj aŭ rekte ekskludante tiujn kiuj volas unuiĝi sed ne parolas la lingvon de la plejmulto.

Kiel rilate al iu ajn alia programaro, la kodo povas esti uzata de ĉiutipaj grupoj kaj ideologioj kaj servi por diskonigi tre malsamajn kulturojn. Kelkaj el ili montriĝos allogaj al ni. La fakto estas ke sur tiu startpunkto, kiel rilate al ĉiuj liberaj iloj, tio interesa de Esperanto estas kion ni faras per ĝi.

Manuel Ortega

Manuel Ortega 110 ~ 1a de Marto de 2015 ~ 0

Ĉu kredi aŭ ne kredi je statistikaj datumoj?

Respektante la prelegon de Tim Berners-Lee pri lia nova revo mi notis lian mencion pri alia prelego de Hans Rosling. Mi serĉis la menciitan prelegon kaj malkovris agrablan surprizon kies ĉeftemo estas statistikaj datumoj.

Ni havas la sanan inklinon ne plene fidi je statistikaj datumoj, plej multaj el ili mensogas kaj volas simple pravigi la strategion aŭ planon de iu certa grupo. Sed ĉu vere la statistikaj datumoj mensogas kaj ili estas ne utilaj? Respondi per «jes» al tiu ĉi demando estus tre naive kaj stulte. Datumoj estas tre gravaj kaj ili povas helpi nin kompreni multajn aferojn kaj fenomenojn.

Nu, je kio ni ne devas plene fidi? Nepre ne fidu je pompaj kaj stultaj ĉeftitoloj ĉe ĵurnaloj kiuj prezentas statistikojn kiel ne pridubindan pravigon al plej diversaj interesoj, tre ofte naciismaj. Kaj jen la problemo, naciaj statistikoj prezentas averaĝon kvazaŭ ekzistus ia nacia realaĵo por ĉiuj, kvazaŭ ĉiuj loĝantoj de iu lando estus egalaj kaj reprezentantoj de iu nacia realaĵo. Jen la trompo.

Momente mi nur volas atentigi kaj substreki la danĝeron de averaĝoj. Mi varme invitas vin spekti la prelegon de Hans Rosling. Mi garantias ke vi ĝuegos lian rakontadon pri la datumoj kiuj samtempe aperas surekrane. Mi dubas ĉu iam iu tiel bone prezentis la kutime enuajn grafikaĵojn.

Manuel Ortega

Manuel Ortega 110 ~ 27a de Februaro de 2015 ~ 1

Ĉu GNU social estas malcentralizita aŭ distribuita?

retajtopologiojAntaŭ ol doni respondon al la demando ĉu GNU social estas malcentralizita aŭ distribuita esplorindas la fakto kial gravas respondi al tiu ĉi demando kaj kompreni kiuj estas ĝiaj sekvoj. La distingo inter retaj topologioj estas malnova indjana ilo por kompreni ĉefajn sociajn ŝanĝojn de la lastaj jardekoj.

Ĉi tia uzo de la distingo inter retaj topologioj helpas nin kompreni kiel fluas la informoj tra reto de nodo al nodo kaj kiuj nodoj el la reto estas kapablaj plusendi informon al aliaj nodoj, ĉu ekzistaj nodoj je kiuj dependas la pluekzisto de la reto kaj ĉu iuj el la nodoj havas la kapablon filtri kaj kontroli la informon kiun ricevas aliaj. Resume la debato pri retaj topologioj temas pri la aŭtonomio de la nodoj kaj povostrukturoj. Ne hazarde unu el plej famaj sloganoj de la Kiberpunka movado tekstas jene

Malantaŭ ĉiu informostrukturo kaŝiĝas povostrukturo

La serĉado kaj distingo inter diversaj retaj topologioj ludis gravan rolon en la naskiĝo de la Interreto. En 1962 nuklea milito ŝajnis tuja minaco. Tiam Paul Baran ricevis gravas komision. La «Rand Corporation» petis lin difini la strukturon laŭ kiu oni devus starigi la komunikajn sistemojn por supervivi unuan ondon de nukleaj atakoj. La ĉefa rezulto el la laboro de Baran vidiĝas en la bildo kiu montriĝas supre dekstre.

Fortikeco kaj retaj topologioj

baran_arpanetEn 1966 Paul Baran, en sia fama raporto pri Darpanet, prezentis tri malsamajn retajn topologiojn kaj iliajn karakterizaĵojn. La ĉefa malsamo inter la tri prezentitaj retaj topologioj estas kiom fortikaj ili estas antaŭ nuklea atako aŭ alivorte ĝis kia grado ili povas toleri perturbojn sen suferi plenan kolapson. Ja eblas longe diskuti kaj prezenti mezuron de fortikeco sed resume ni diru ke fortikeco dependas de tio ĉu fortranĉo aŭ forfalo de nodo estigas plenan kolapson de la tuta reto.

Tio ĉi, plus rigardo al la supra bildo, permesas al ni facile konstati ke la unuaj du retaj topologioj, tio estas, centralizitaj kaj malcentralizitaj retoj estas tre dependaj de la centraj nodoj kaj ke forfalo de la centraj nodoj estigas kolapson de la tuta reto sekve supervivintaj nodoj ne plu povos interkomunikiĝi pro manko de la nodo kiu konektis ilin al la reto. Male en distribuitaj retoj, la tria reta topologio kiu aperas en unua bildo de tiu ĉi afiŝo, ĉiu nodo estas sendependa kaj la forfalo de iu nodo estigas la malkonektiĝon de neniu alia nodo.

Socia naturo de la distribuitaj retoj

socianaturo_distribuitajretojEn la libro «El poder de las redes» ni povas legi ampleksan historian trarigardon tra la lastaj jarcentoj kaj facile kompreni kiel teknologiaj progresoj vivigis novajn informostrukturojn kaj sekve estigis novajn sociajn ŝanĝojn. La ŝlosilo en la historia trarigardo kiun ni povas legi en «El poder de las redes» estas vidi personojn kaj personajn rilatojn kie Baran vidis komputilojn kaj kablojn.

Sed se per la rigardo de Baran al retaj topologioj ni povas teknike mezuri fortikecon de la retoj kio fontas el la rigardo kiun David proponas al ni en «El poder de las redes»?.

Tiu ĉi dua rigardo rapide videbligas al ni ke en distribuitaj retoj, tio estas, la ne ekzisto de centraj nodoj ne nur igas reton pli fortika sed ankaŭ forigas hierarkion, favoras aŭtonomion kaj malebligas kontrolon de unuj super aliaj.

Rezulte la socia naturo de distribuitaj retoj estas tute alia kaj rapide konversacioj floras denove. Tial estas tre grave respondi al la demando ĉu GNU social havas malcentralizitan aŭ distribuitan strukturon.

Kio estas GNU social kaj kia estas ĝia strukturo

En la reto troviĝas pluraj priskriboj de tio, kio GNU social estas. Plej multaj el ili prezentas ĝin kiel alternativon al Twitter aŭ pli ĝenerale kiel mikroblogan servon. Ja nunaj funkcioj kaj opcioj kiujn nun disponigas GNU social estas plej parte karakterizaj de mikroblogaj servoj sed ni vidas kiel pli kaj pli aperas novaj funkcioj kiuj igas antaŭe menciitajn priskribojn esti nur parte validaj.

Kio estas GNU social?

goboardTiu ĉi konversacio kaj aparte tiu ĉi malsupra mesaĝo ĵetas lumon sur tiun ĉi demandon kaj kondukas nin al pli ampleksa kaj trafa respondo.

Ĉiuj retejoj por mikroblogado aŭ socia interkonektado uzas elektite misajn ideojn kaj ili devus esti ŝanĝitaj. Neniu bezonas «mikloblogadon», ili volas ensociiĝon

Tiu ĉi atentigo pri la deziro ensociiĝi kaj konekti unu kun la aliaj videbligas la fakton ke ĉiuj ĉi sistemoj kaj/aŭ retejoj ne estas sociaj retoj en si mem sed iloj kiuj, kiel tujmesaĝiloj kaj retpoŝto, estas uzataj de sociaj retoj, tio estas, de retoj el personoj.

Tiel ni vidas ke GNU social estas libera ilo por interkonektado kaj komunikado uzata de plej diversaj sociaj retoj. Kiujn funkciojn ĝi disponigos kaj kion oni interŝanĝos per ĝi? Tio dependas de kion deziras la sociaj retoj kiuj uzas ĝin.

Plie GNU social havas apartan karakterizaĵon kiu pleje interesas nin kaj koncernas ĝian strukturon. Tiel ni revenas al la demando kian strukturon havas GNU socia?

Ĉu GNU social estas malcentralizita aŭ distribuita?

gnusocial_distribuitajretojNi jam amplekse prezentis kial gravas doni respondon al tiu ĉi demando. Tio kio helpos nin klare distingi inter la tri bazaj retaj topologioj estas interdependeco de la nodoj kiuj apartenas al iu reto. Interdependeco rakontas al ni ĉu la unuopaj nodoj dependas de aliaj por plu povi interkomunikiĝi kun aliaj nodoj kaj sekve difinas kiom fortika ĝi estas antaŭ atakoj.

La nodoj en reto povigita de GNU social estas la diversaj instaloj kiaj (lamatriz.org, loadaverage.org, quitter.se, ktp) kaj rapidan rigardon al la bildo kiu apudas tiun ĉi alineon klare montras ke tiuj nodoj de GNU social ne dependas unuj de la aliaj por interkomunikiĝi kaj ke la fortranĉo de iu el ili tute ne ŝancelas la pluekziston de la reto. Sekve GNU social havas distribuitan strukturon.

Konkludoj

El ĉio ĉi ni povas eltiri du gravajn konkludojn. Unue ni konstatas ke ne necesas serĉi striktan difinon por GNU social ĉar kion eblos fari per ĝi dependos de kion deziras iliaj uzantoj. Due ni videbligas la fakton ke GNU social havas distribuitan strukturon. Tre grava distingo ĉar dank’ al tio ni vidas la estiĝon de socia naturo en kiu aŭtonomio, privateco kaj konversacioj estas prioritataj.

Manuel Ortega

Manuel Ortega 110 ~ 21a de Februaro de 2015 ~ 3

Minimuma Reto: Sekvu la anĉovon

nuboskrapulojIli longe batalis kontraŭ programaraj patentoj en Eŭropo kaj post ilia decida partopreno en la venko kontraŭ SOPA en Usono ĉiuj atendis ilian sekvan paŝon. Sed subite ili malaperis. Dum la lastaj jaroj neniu sciis pri ili kvankam oni senĉese esploris ĉiujn angulojn de la mondo serĉante ilin. Teorioj pri ilia malapero estas abundaj sed nenio estas certa. De tempo al tempo aperis homoj kiuj asertis esti vidintaj ilin sed la raportoj pri la okazintaĵoj ĉiam estis malprecizaj kaj plej ofte temis nur pri falsaj atestoj.

Ili estas inter la ĉefaj celoj de la spionado fare de Usono kaj mi sukcesis havigi al mi kelkajn likiĝintajn dokumentojn en kiuj mi trovis menciojn pri ili sed post semajnoj da laboro, nedormo kaj kaprompiĝo mi trovis min en la komencpunkto.

Sed fine de junio de 2014 mi ricevis la unuan iom solidan informon pri publika sursceniĝo de la batalantoj kontraŭ la misuzoj kaj subpremoj de la centralzita mondo. Jam tiam mi estis iom elreviĝinta pri la afero kaj fakte kelkajn monatojn antaŭe mi decidis ne plu okupiĝi pri la afero. Post forlaso de la redakcio al kiu mi dediĉis plurajn jarojn mi decidis entrepreni novan projekton. Mi malfermis blogon kaj komencis helpi entreprenojn kaj kooperativojn komuniki siajn projektojn. Lola siaflanke plu okupiĝis pri la vendado de produktoj rete kaj la vendoj marŝis bone. La fino de 2014 prezentiĝis pozitive.

La tagon mi ricevis la alvokon, kiu ĵetis iom da lumo pri la tuta afero kaj pri kion ili faras nun, mi estis oficeje preskaŭ preta por fermi kaj iri hejmen. Mi dekroĉis la telefonon kaj kelkajn sekundojn atendis ies parolon sed nenio aŭdiĝis, mi pensis «plian fojon telefonvoko de banko aŭ telefonkompanio por proponi ne malhaveblan asekuron aŭ novan tarifon» sed kiam mi estis preskaŭ jam alkroĉinta la parolilon mi aŭdis raŭkan voĉon veni el ĝi.

– Mi povas informi vin pri la membroj de minimuma reto -diris la telefoninto.
– Pardonu! ĉu tio estas serĉo, kiu vi estas?
– Mi ne povas paroli longe, mi nur diros al vi ke Anĉjo reaperos publike en oktobro
– Kion vi celas?
– Mi devas foriri, sekvu la anĉovon! sekvu la anĉovon!

Kaj tiam la voko interrompiĝis. Tiumomente mi tute preteratentis la alvokon, daŭrigis la ordigon de la oficejo, fermis ĝin kaj ekpaŝis al la strato survoje al la metroo. Estis vintro sed la vespero estis agrabla, mi eĉ ne devis surmeti la koltukon kaj la surtuto malhelpis pli ol helpis. Mi prenis la trian kaj la sesan liniojn, rapidpaŝis al la ŝtuparo kaj denove troviĝis surtere, kia ĝojo! Estis vendrede kaj la stratoj estis plenplenaj da homoj kaj troviĝis neniu libera loko ĉe trinkejoj kaj restoracioj…«eĉ plej granda krizo ne povas bremsi la vivon kaj viglecon de tiu ĉi urbo» mi pensis.

Dum lastaj paŝoj antaŭ ol alveni hejmen la vortoj de la mistera telefoninto denove venis al mia kapo. Ne estis la unua fojo ke mi ricevis similajn alvokojn sed io en la voĉo de la telefoninto kaptis mian atenton «Anĉjo reaperos en oktobro, sed kie kaj precize kiam?» mi diris al mi mem kape.

La sekvan sekundon mi komencis serĉi la ŝlosilon en mia dorsosako, malfermis la porton, salutis najbaron kaj troviĝis antaŭ la pordo de nia hejmo. Enirinte mi vidis Lolan ĉe la tablo uzanta la komputilon, mi salutis kaj aliris ŝin, kisis kaj pluiris al la sofo sur kiun mi lanĉis min kaj komencis demeti la ŝuojn.

– Mi ricevis tri novajn aĉetojn vespere.
– Ĉu vi notis ilin kaj sendis fakturojn?
– Jes, jes! vi ne kredos kio okazis antaŭ ol mi forlasis la oficejon
– Kion? Ĉu vi akvumis la plantojn?
– Jes, hederoj estas pli kaj pli belaj, sed mi volis rakonti pri tute alia afero, antaŭ ol eliri de la oficejo mi ricevis telefonvokon kaj telefoninto menciis minimuman reton kaj diris ke Anĉjo reaperos oktobre, ĉu ne estas strange?
– Ne vere, ni jam ricevis plurajn el tiaj alvokoj kaj ĉiam ili estas nura tempoperdo
– Jes, mi scias! sed ĉi-foje io en la voĉo de la telefoninto kaptis mian atenton kaj sciolemon kaj ĉu vi scias kion li diris tuj antaŭ fini la alvokon, li diris «sekvu la anĉovon» li ripetis tion plurfoje

Tiam mi komencis prepari cezaran salaton, ni devis hasti ĉar tiun tagon ni interkonsentis renkontiĝon por vespermanĝi kun Marko kaj Nina kaj estis iom malfrue por alveni ĝustatempe. Vere ne necesis alveni akurate sed mi ja ŝatis. Survoje al la trinkejo kie ni interkonsentis renkontiĝi ni profitis por fari kelkajn fotojn de unu el la plej belaj konstruaĵoj de la urbo, transiris la riveron kaj troviĝis ĉe unu el la plej gravaj interkruciĝoj. La trinkejo ne troviĝis for kaj tuj ni renkontis Markon kaj Ninan. Ili jam sidis sur unu el la ŝtupoj de la fama iuspeca ŝtuparaj sidlokoj funde de la trinkejo.

La konversacio estis agrabla, Marko kaj Nina estis ĵus revenintaj el Romo kie ili pasigis kelkajn tagojn kaj ili havis amason da rakontoj pri sia vojaĝo. Foje mi malfacile sekvis la konversacion ĉar miaj pensoj forflugis al la tuta historio pri Luĉjo, Pluĉjo kaj Anĉjo. La vespera telefonvoko revivigis en mi ĉiujn momentojn kiujn mi pasigis dum la lastaj monatoj serĉante ion kio konduku min al ili.

Post vespermanĝi ni iris al nia preferata dancejo. Dum tiuj horoj la bonega etoso sukcesis forpreni de mia kapo ĉion rilatan al Minimuma Reto. Jam frumatene ni forlasis la dancejon kaj piediris hejmen. Ni denove transiris la riveron post kio nur kelkajn paŝojn ni malproksimis de nia apartamento.

Kiam ni alvenis mi denove kuris al la sofo, kliniĝis por laĉi la ŝuojn kaj releviĝinte mi rimarkis la ĉeeston de paperpeco sur la planko apud la enirpordo. Lola ankoraŭ staris proksime al la pordo kaj mi petis al ŝi preni la paperon. Post preni la paperon ŝi silentis dum kelkaj sekundoj kaj nur reagis post mi metis mian manon sur ŝian ŝultron, tiam, la teksto sur la papero fariĝis videbla al miaj okuloj, sur ĝi legeblis «Sekvu la anĉovon».

Kio estas «la Indjoj»

la Matriz

Manuel Ortega110 ~ 19a de Majo de 2015 ~ 2

Ĉu WP-GNU social parolas vian lingvon?

lingvojEkde la lanĉo de WP-GNU social en la deponejo de WordPress la plej ofta peto kiun ni ricevis estas ĝia traduko al aliaj lingvoj. La bazlingvo de la kromprogramo estas Esperanto kaj ni jam havas tradukon al la Hispana, Angla kaj la lasta aldono estis la Germana dank’ al la kontribuo de Frosch. Por faciligi la alvenon de novaj tradukoj ni ĵus kreis novan projekton ĉe Transifex kie vi povas komenci traduki rekte per ties reteja interfaco. Ni antaŭdankas pro viaj helpo kaj tradukoj.

David de Ugarte34 ~ ~ 18a de Aprilo de 2015 ~ 3

La monaĥejo

meteora
La monaĥejo estas elkreskaĵo de la roko. En la distanco, ĝiaj malabundaj konstruoj similas malgrandan kolonion de fungoj nutritaj per radikoj de optika fibro izolitaj per plasto kaj metalo. Sube, post la arbaro, la montoj disiĝas farante videblaj la tri valojn kiujn unu fara tago malfermis la movado de la glaciero. La du pli okcidentaj el ili estas tiuj kiuj la kirgiza registaro donis kiel kolonion al la agentejo. Formale, luo dum duona jarcento administrita por la monaĥejo kiel «speciala zono» de la «aŭtonoma oblatzo de la Oriento de la Koĉkor». En niaj kantoj, «la» tero, «sennaciujo».

Ĉio komencis jardekojn antaŭe. La 20a jarcento fermis inter etnaj purigadoj, militoj de sendependeco kaj ondoj de dekoj da miloj da rifuĝintoj. La 21a jarcento ne estis komencinta pli bone kaj eĉ en la malnova Eŭropo la liberantaj paroladoj nature transformiĝis en ksenofobian argumentojn. La maldekstra germana partio «die Linke» kaj ĝia ŝovinista postsovetia rankoro, estis la unua avizo. Neniu tro zorgis, la plejmulto konsideris ĝin ekscentra, kvazaŭ nepra kromprodukto de la reunuiĝo. Sed la monstro malfrue denove okupis la centron de la kontinenta politiko. Eŭropa Unio, ĝis tiam kutima ekzemplo de superado de la naciaj nekomprenemoj, subite silentis kiam Latvio neis la civitanecon al preskaŭ triono de liaj loĝantoj aŭ kiam Rumanio senvalidigis la pasportojn de la ciganoj.

La fantomo de la normaligado de la perversa «Eŭropo de la Popoloj» subite ekformiĝis kiam Hungario havis sian unuan supernaciistan registaron. Frue la francaj kaj britaj ekstremuloj ŝajnis havi realajn eblojn estiĝi registaro kaj eĉ la brita ĉefministro prononcis harangojn kontraŭ la intereŭropaj migradoj.

En tiu medio, revi alternativon al la nacioj, konstrui, ŝtonon post ŝtono, eŭron post eŭro, transnacian identecon, identecon superanta la nacion, ŝajnis frenezo. Sed ĉiam estas iu frenezulo por ĉiu revo.

Kelkfoje mi spektas dum horoj la herbejon, memoranta kiel ni alvenis ĝis ĉi tie. Kiel ni kreskis ĝis milionoj kaj kiel ili dekumis nin ĝis esti nur kelkaj centopoj. Nun, ni estas Napoleono en Elba insulo. Memori estas grava por ni ĉar ni bezonos pli ol cent tagojn kiam ni revenos.

(Daŭrigota…)

Manuel Ortega110 ~ 7a de Marto de 2015 ~ 0

Superbazaro: Martin regalas nin per nova disko

may_martin_manuPasintjare ni faris longan vojaĝon tra Eŭropo. Ni havis la okazon prelegi en pluraj urboj pri la Kundivida Ekonomio kaj ĝuegis renkontiĝon kun pluraj interesaj personoj kiu helpis kaj gastigis nin. De Bilbao ni vojaĝis al Tuluzo, Parizo kaj daŭrigis nian vojaĝon ĝis Varsovio tra Antverpeno, Roterdamo kaj Berlino. Post nia vojaĝo tra Eŭropo ni planis plu vojaĝi al Venezuelo por viziti nian familion. Sed antaŭ ol forflugo al Venezuelo ni denove vizitis Tuluzon kie atendis nin belega surprizo.

Dum la tagoj ni estis en Tuluzo ankaŭ Martin Wiese troviĝis en Tuluzo ĉe Vinilkosmo por la registrado de nova albumo. Dum tiuj tagoj ni ĝuis koncerton de Martin en tre agrala picejo de Tuluzo. Nun jam pasis kelkaj monatoj, ni iris al Venezuelo kaj nun denove troviĝas en Bilbao. Lastaj monatoj estis taskoplenaj kaj semajnoj kaj tagoj forflugis. Ĝis nun ni ne havis la okazon trankvile kaj plene gustumadi la novan diskon de Martin.

Hodiaŭ ni faris tion kaj ni volas plej varme gratuli Martin pro la bonega laboro. La disko estas ĝuinda, kanton post kanto agrablaj surprizoj nutras animon kaj invitas al ĝuo kaj pripenso. Superbazaro, sub la ponto, nova sento, ĉiuj kantoj estas unike belaj.

David de Ugarte34 ~ 5a de Marto de 2015 ~ 0

Esperanto kaj la espero de la kantabra montaro

Ponga AsturioLa kamparoj kaj vilaĝoj de la Ibera duoninsulo malpleniĝas. Investantoj ĉipe aĉetas vilaĝetojn nun. Sed ili ne disvolvas produkteman projektojn, ilia nurunua celo estas malmultekoste havi grandajn ĉaslandojn kaj somerdomojn. Estas la estonto de la montaraj vilaĝoj fariĝi malplenaj plezurdomoj por riĉuloj?

Novaj hispanaj movadoj pensas ke ne, kaj pli Norde en la Eŭropo, ekzistas sperto pri popolado de montaraj regionoj. Unu el la unuaj «Eŭropaj Kooperativoj», Longo Maï, sukcesis dum kvardek jaroj tra la montoj de Francio, Aŭstrio, Svislando kaj Ukranio dank’ al siaj kibucanaj strukturoj, sia produktema klopodo kaj al la malgrandaj donacoj de simpatiantoj en la urboj.

Imagu transnacian teĥnologio-amikan kibucon en la kantabra montaro. Imagu Esperanton kiel ĝian komunuman lingvon…

David de Ugarte34 ~ 2a de Marto de 2015 ~ 0

Ĉu ni devas reklami aŭ normaligi Esperanton?

esperanto kontrau militojLa plej aktiva grupo ĉe lamatriz.org estas !praktikado, nia grupo por helpi komencantojn. Surprize, amikoj kiuj neniam parolis al ni pri sia intereso pri Esperanto, demandis al ni pri lernolibroj kaj komencis lerni tie. Certe, simile okazis kun amikoj kiuj vizitis nin kaj aŭskultis nin paroli en Esperanto dum laborado aŭ kuirado.

Post kunigo de ambaŭ spertoj, mi kredas ke la magio kiu okazis estis nur natura konsekvenco de normaligado de Esperanto en nia vivo. Normaligado rompas antaŭjuĝon kaj facile estigas kontaĝon. Same, normaligado de Esperanto ĉe lamatriz estigis ĉe ili intereson. Ĉu estas normaligado en niaj retpaĝoj la plej pova maniero disvastigi kaj kundividi la lernadon kaj praktikadon de la lingvo? Mi inklinas pensi tiel.

Manuel Ortega110 ~ 28a de Februaro de 2015 ~ 0

Mia rilato kun la robotoj

Funny robot sit with headphonesAntaŭ ĉio mi devas konfesi ke mia rilato kun robotoj ne estas bona kaj kun babilejrobotoj eĉ pli malbona. Sed spite malfacilajn momentojn kaj absurdajn konversaciojn mi foje sukcesas ion lerni el interago kun ili. Hieraŭ mi konatiĝis kun «Dro Teks» dank’ al ligilo kiun mi trovis en unu el la retejoj de Ĵeromo. Mi decidis interŝanĝi kelkajn vortojn kun «Dro Teks» nur pro scivolemo kaj ĉar li parolas esperanton sed la konversacio ne daŭris longe. Mi ne eltenis la proceduran insiston de «Dro Teks» pri psikaj problemoj. Mi kredas ke mi ne vizitos lin plian fojon. Sed reveno de retejrobotoj al mia vivo starigis al mi la demandon ĉu tiuj ĉi babilejrobotoj povus havi ian utilom krom esti kuriozaĵoj? Ĉu ili povus esti utilaj por lernado de lingvoj? Jen kion mi daŭre pripensas.

Manuel Ortega110 ~ 27a de Februaro de 2015 ~ 4

La nova revo de Tim Berners-Lee

Antaŭ pli 20 jaroj Tim Berners-Lee revis pri granda interkonektita deponejo de interligitaj dokumentoj. Lia revo naskiĝis el lia sperto en la kundividado kaj kunhavigo de dokumentoj inter sciencistoj laborantaj en komunaj projektoj. La realigo de tiuj interŝanĝoj estis malfacila kaj li foje rakontas kiel frustrige estis la tuta procezo. Homoj el la tuta mondo alvenis al lia laboratorio kaj kunportis komputilojn kiuj enhavis dokumentojn en plej diversaj formoj, granda babelturo el dokumentoj malfacile prilaboreblaj. Ĉu eblis fari tion alimaniere? Al lia respondo ni ŝuldas la naskiĝon de la TTT. Nun li havas novan revon, ne ĝuste nun, ĉar jam antaŭ kelkaj jaroj li komencis publikigi kaj diskonigi ĝin. Lia nova revo nomiĝas interligitaj datumoj. La ĉefa celoj de lia nova revo estas liberigi kaj malŝlosi datumojn, tio estas, igi ilin kiel eble plej alireblaj. Jam pasis pluraj jaroj de kiam li komencis paroli pri sia nova revo kaj ŝajne nenio konsiderinda okazis tiurilate. Ĉu eble lia nova revo montriĝis al li tro frue? Mi kredas ke jes kaj havas la intuicion ke interligitaj datumoj fariĝos tre valoraj por la komunikado inter la nodoj de distribuitaj retoj kiuj pli kaj pli gajnas terenojn en la batalo kontraŭ la recentralizado.

Vizitoj dum la lastaj 120 tagoj

Vizitoj dum la lastaj 14 tagoj

Uso de cookies

Este sitio web utiliza cookies para que usted tenga la mejor experiencia de usuario. Si continúa navegando está dando su consentimiento para la aceptación de las mencionadas cookies y la aceptación de nuestra política de cookies, pinche el enlace para mayor información.plugin cookies

El Correo de las Indias es el blog colectivo de los socios del
Grupo Cooperativo de las Indias
Gran Vía 48 - 48011 - Bilbao
F-83409656 (SIE) ~ F-85220861 (EAC) ~ F-95712659 (E) ~ G-84082569 (A)